Tri arktaj voĉoj
Vajas (Eĥo) estas energia renkonto de tri arktaj voĉoj: La sameaj jojkoj de Ánde Somby, violono kaj kantvoĉo de Kristin Mellem kaj sferaj sonvojaĝoj kiujn prezentas Nils Johansen.
Ĉiuj tri muzikistoj loĝas en Tromsø en norda Norvegio. Krom esti konata jojkisto, Somby ankaŭ renomas kiel juristo pri indiĝenaj rajtoj. Mellem kaj Johanson ambaŭ agas kiel muzikistoj kaj komponistoj. Kristin sin plejparte dediĉis al popola muziko, jojko kaj dramoj. Per sia sintezilo, Nils estas muzika sorĉisto de la internacie konata bando Bel Canto. Ĉiuj tri muzikistoj multfoje prezentis sin al eksterlanda publiko.
Vajas-on karakterizas renkonto inter frida arkta brizo kaj varmaj arktaj homoj, renkonto inter tradicia samea jojko kaj sferaj muzikaj sonvojaĝoj.
|