eterne sonoranta
Laŭ samea pensmaniero la jojko eterne sonoras. La jojkanto kaptas parton de tiu melodio. Kiam mutiĝas la tonoj, la jojko daŭras. Ĝi estas parto de senfina ciklo. Ĝi transiras la okcidentajn tonalajn limojn. La ritmo pulsas jen fraktale, jen regule. Modernaj konceptoj pri sono helpas krei novajn esprimojn. Ni invitas la jojkon al novaj harmonioj. Invitas al stimulaj kontrastoj.
Vajas volas kontribui al jojka renovigo. Streĉi la limojn de popola muziko. Kuniri al improvizitaj vojaĝoj. Esplori novajn esprimojn en komputilbazita muziko. Nia arta vizio estas marki la jojko kaj popola muziko per nia stampo, sen forigi ilian eternan forton en renkonto kun aliaj ĝenroj.
Ni deziras rompi la kadrojn en kiuj konvenciaj muzikĝenroj ofte kaŝiĝas. "Rabista ĉefo" estas ekzemplo pri ĉi tio: La roka forto pleniĝas per mezepoka kaj altromantika figuroj, miksanta kun Tom Waits-a jojko kaj hurlantaj violintonoj.
|