Vajas en amaskomunikiloj
Fremover 7. marto 2005:
Iĝis etosoplena vespero en Lokstall 1 sabate. La arktaj voĉoj de Vajas tuŝis la publikon. Kristin Mellem, Ánde Somby kaj Nils Johansen kreis preskaŭ magian etoson en la malnova lokomotiva remizo.
Nordlys 9. decembro 2004:
Vajas, norvega samea muziko, fariĝis granda sukceso en Prago. La koncerto estis fortoplena kaj bela vojaĝo tra jojko, violono, kantado kaj sintezilo. Kune tio montras la kuraĝon kaj volon de Vajas eksperimenti, evoluigi kaj transformi indiĝenan muzikon.
Nordlys 16. oktobro 2004:
Vajas ĉiam pli internaciiĝas. La trio baldaŭ foriros al Tajvano, kie ili la 23an de oktobro faros grandan subĉielan koncerton dum la indiĝena festivalo Migration Music Festival. Kaj venontan monaton atendas Prago.
Nordlys 21. julio 2004:
Ni ĵus finis la Riddu-koncerton kaj nun planas novan Vajas-koncerton en Havnnes-festivalo.
Nordlys 19. julio 2004:
Estas stranga, sed amuza travivaĵo aŭskulti la tradician jojkon de Ánde Somby kune kun la feina violono de Kristin Mellem kaj la elektronika sonpejzaĝo de Nils Johansen.
Tromsø 19. julio 2004:
Kiel la festivalo la muziko de Vajas reprezentas malsamajn esprimojn kaj identecojn en norda Norvegio. La muziko enhavas kaj tradician jojkon kaj modernan elektronikon. Dum Riddu Riddu ili kreis magian etoson por plezuro de la auŝkultantoj.
Dag og Tid 12. junio 2004:
Mi tamen bonŝancas renkonti, kaj konatiĝi kun elfo. Li nomiĝas Nils Johansen. Li loĝas en kelo. Ĝi plenplenas per muzikinstrumentoj, sonagordaj butonoj, laŭtigiloj kaj tonoj.
Riddu Riddu festivalgazeto 15. majo 2004:
Vajas estas kapta kaj poezia rekonto inter la arkta brizo kaj varmaj arktaj homoj. La tri malsamaj voĉoj de la nordo kreas plene varman kaj energian muzikan esprimon.
Nordlys 16. februaro 2004:
Kaj ankaŭ Vajas bonegis, laŭdas urbestro Hermann Kristoffersen, ofic-cele en Bergeno.
Áššu 13. februaro 2004:
Estas tiom plurfaceta, preskaŭ foraj ekstremaĵoj. Necesas pripenso por trovi ion kompareblan. Ni havas melodiojn sentoplenajn kaj lirikajn, kaj samtempe krudan roko-jojkon - apenaŭ eblas resumi, klarigas Nils Johansen.
|