Jojko de Tromsa insulo
Tromsa insulo gracia kaj eta
Gemo de'l mondo norda
Vintre ŝi pompe sin vestis
Neĝblanke, orname neĝblanke
Ne surprize la norda lumo
Tiele jojkis la etan belan
Somere same linda
La ĉielarko ŝin ornamis
Ne surprize la maraj ondoj
Tiele karesis la etan belan
Bonaj homoj loĝis sur ŝi
Amase amase siajn hejmojn havis sur ŝi
Tromsa insulo gracia kaj eta
Gemo de'l norda mondo
Johansen, Mellem & Somby©
2003
|